Petanko

Petanko
speco de sporto
globludo • gazonludo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Ludantoj de petanko en Cannes
Buloj ĉirkaŭ la "celo"

Petanko ankaŭ dirita "petongo" (france: pétanque [petɑ̃k; okcitane: petanca [peˈtaŋkɔ]) estas Provenca (sud-franca) varianto de globludo. La celo estas, starante en malgranda cirklo, ĵeti malplenajn metalajn globojn kiel eble proksimen al celbulo - malgranda ligna globeto, nomata koŝoneo (cochonnet, signifanta porketo). Petanque devenas de "pieds tanqués" kio signifas "piedoj fiksitaj". Por ludi petankon oni bezonas malmultan infrastrukturon. La kampo de petankejo estas malmola tero aŭ gruzo. Simila al boĉo kaj herbejglobludo, ĝi estas facila ludo en kiu pli gravas lerteco ol fizika forto.

La nuna formo de petanko kreiĝis en La Ciotat, Francujo, apud Mediteraneo en 1907 de Jules Lenoir. Lenoir estis ŝatanto de provinca globludo, sed ne povis kuri pro kripliga reŭmatismo. Tial li adaptigis la ludon, uzante la saman ekipaĵon sed ĵetante de starpozicio anstataŭ salti. En 1910, okazis la unua turniro de petanko en La Ciotat, kaj propagandiĝis la nunaj reguloj. La sporto kreskis tiel, ke ĝi fariĝis la ĉefa globludo en Francujo.

Hodiaŭ 17 milionoj ludas petankon en Francujo, ĉefe dum somerferioj. Ĝi estas tre populara ankaŭ en apuda Hispanujo. En Anglujo, Kebekio kaj Usono, ekzistas diversaj kluboj petankaj. Plue, en sudorienta Azio, pro franca influo dum dudeka jarcento, petanko populariĝis en Laoso, Vjetnamio, Kamboĝo kaj Tajlando.


Developed by StudentB